Regno de Longobardoj[1] aŭ Longobardio[2] respektive Reĝlando Longobardio (latine Regnum Langobardorum; itale Regno dei Longobardi; lombarde Regn dei Lombards), poste nomata Regno de (tuta) Italio (latine Regnum totius Italiae), estis frumezepoka ŝtato establita de la longobardoj, nome ĝermana popolo, sur la Itala Duoninsulo en la lasta parto de la 6-a jarcento. La reĝo estis tradicie elektita de tre alt-rangaj aristokratoj, nome dukoj, ĉar klopodoj por establi heredan dinastion malsukcesis. La regno estis subdividitaj en varia nombro de duklandoj, regitaj de duon-aŭtonomaj dukoj, kiuj estis siavice subdividitaj en "gastaldlandoj" je municipa nivelo. La ĉefurbo de la regno kaj la centro de ties politika vivo estis Pavia en tio kio estas nuntempe norditala regiono Lombardio.
La longobarda invado de Italio estis opoziciata de la Bizanca Imperio, kiu estis reteninta kontrolon de multo de la duoninsulo ĝis meze de la 8- jarcento. Dum plej el la historio de la regno, la bizanc-regata Ekzarklando de Raveno kaj la Duklando Romo separis la nordajn Longobardajn duklandojn, kolektive konataj kiel Langobardia Maior, el la du grandaj sudaj duklandoj Spoleto kaj Benevento, kiu konstituis la unuon Langobardia Minor. Pro tiu divido, la sudaj duklandoj estis konsiderinde pli aŭtonomaj ol la pli malgrandaj nordaj duklandoj.
Laŭlonge de la tempopaso, la longobardoj laŭgrade adoptis romiajn titolojn, nomojn, kaj tradiciojn. Kiam Paŭlo Diakono estis verkanta fine de la 8-a jarcento, la longobardaj lingvo, vestoj kaj harfrizado estis jam malaperintaj.[3] Dekomence la longobardoj estis arianismaj kristanoj aŭ paganoj, kio metis ilin en malkonsenton kun la Romia loĝantaro same kiel kun la Bizanca Imperio kaj la Papo. Tamen, fine de la 7-a jarcento, ilia konverto al Katolikismo estis kompletigita. Tamen, ilia konflikto kun la Papo pluis kaj estis responsa pro ilia laŭgrada povoperdo profite al la Frankoj, kiuj konkeris la regnon en 774. Karolo la Granda, nome reĝo de la Frankoj, adoptis la titolon de "Reĝo de Longobardoj", kvankam li neniam sukcesis kontroli Beneventon, nome la plej suda Longobarda duklando. La Reĝlando Longobardio tiam estis la lasta minora ĝermana regno en Eŭropo.
Kelkaj regionoj neniam estis sub longobarda dominado, kiel Lacio, Sardinio, Sicilio, Kalabrio, Napolo kaj suda Apulio. La genetika heredo de longobardoj estis tuj solvita en la italan loĝantaron pro ilia relative malgranda nombro kaj ilia geografia disigo por regadi kaj administri sian regnon. En Suda Italio, la Bizancanoj alportis pli da grek-anatoliajn stirpojn, kiuj jam estis la dominantaj stirpoj el la periodo de la Magna Graecia.[4]
Malgranda Regnum Italiae, heredo de la longobardoj, plue ekzistis dum jarcentoj kiel unu el la konstituantaj regnoj de la Sankta Romia Imperio, iom koresponda al la teritorio de la iama Langobardia Maior. La tiel nomita Fera Krono de Longobardio, unu el la plej antikvaj survivantaj reĝaj insignoj de la kristanujo, eble originiĝis en Longobarda Italio tiom frue kiom ĝis la 7-a jarcento kaj plue estis uzita por kroni Reĝojn de Italio ĝis Napoleon Bonaparte komence de la 19-a jarcento.